La manifesto de Mozilla
Enkonduko
Interreto iĝas pli kaj pli grava parto de niaj vivoj.
La projekto Mozilla estas tutmonda komunumo de personoj kiuj kredas ke malfermiteco, novkreado kaj oportuno estas fundamentaj por daŭra bonfarto de Interreto. Ni laboris kune ekde 1998 por certigi ke la reto disvolviĝas tiel, ke ĉiu povas profiti de ĝi. Ni estas plej konataj pro tio ke ni kreis la retumilon Mozilla Firefox.
La projekto Mozilla kalkulas je komunumo por krei altkvalitan malfermitkodan programaron kaj por disvolvi novajn tipojn de kunlaboro. Ni kreas komunumojn de personoj, kiuj partoprenas kun la celo plibonigi la Interretan sperton por ni ĉiuj.
El tiuj streboj rezultas poluritan aron de principoj, kiujn ni opinias decidigaj por ke Interreto plu estu profitiga kaj publike kaj komerce. Ni listigas tiun principojn malsupre.
La celoj por la Manifesto estas:
- articulate a vision for the internet that Mozilla participants want Mozilla Foundation to pursue;
- alparoli ĉiujn, ĉu ili havas teknikajn konojn aŭ ne;
- fierigi la kontribuantojn de Mozilla pri tio, kion ni faras, kaj emigi nin daŭrigi; kaj
- provizi bazon sur kiu aliaj personoj povas daŭrigi la vojon al la ideala Interreto.
These principles will not come to life on their own. People are needed to make the internet open and participatory - people acting as individuals, working together in groups, and leading others. Mozilla Foundation is committed to advancing the principles set out in the Mozilla Manifesto. We invite others to join us and make the internet an ever better place for everyone.
Principoj
- Interreto estas ne forigebla parto de moderna vivo, ĉefa elemento en edukado, komunikado, kunlaboro, negocoj, distro kaj en socio kiel tutaĵo.
- Interrto estas tutmonda publika rimedo, kiu devas ĉiam esti malfermita kaj alirebla.
- Interreto devas riĉigi la vivon de individuaj homoj.
- La sekureco kaj privateco de ĉiu estas fundamentaj en Interreto kaj devus esti ĉiam devige konsiderataj.
- Ĉiu devas havi la eblon kunknedi Interreton kaj difini sian propran sperton en ĝi.
- La efikeco de Interreto kiel publika rimedo dependas de interagaj ebloj (protokoloj, formoj de datumoj, enhavo), novkreado kaj malcentralizita tutmonda partopreno.
- Libera kaj malfermitkoda programaro antaŭenigas la disvolviĝon de Interreto kiel publika rimedo.
- Travideblaj kaj komunumpelitaj procezoj favoras partoprenon, respondecon kaj fidon.
- Komerca partopreno en la disvolviĝo de Interreto alportas plurajn bonaĵojn; ekvilibro inter komerca profito kaj publika bono estas gravega.
- Elstarigi la publikan flankon de Interreto estas grava celo, kiu meritas tempon, atenton kaj sindediĉon.
Antaŭenigo de la Manifesto de Mozilla
Estas pluraj manieroj antaŭenigi la principojn de la Manifesto de Mozilla. Ni bonvenigas larĝan grupon de agadoj kaj anticipas grandan kreemon, kiel la anoj de Mozilla jam montris en aliaj partoj de la projekto. Por personoj kiuj ne estas profunde enmetitaj en la projeko Mozilla ekizstas baza kaj tre efika maniero subteni la Manifeston: uzi Mozilla Firefox kaj aliajn produktojn, kiuj portas la principojn de la Manifesto.
Promeso de Mozilla Fondaĵo
Mozilla Foundation pledges to support the Mozilla Manifesto in its activities. Specifically, we will:
- konstrui kaj funkciigi malfermitkodajn teknologiojn kaj komunumojn, kiuj subtenas la principojn de la Manifesto;
- konstrui kaj liveri al uzantoj bonegajn produktojn, kiuj subtenas la principojn de la Manifesto;
- uzi propraĵojn de Mozilla (intelektajn propraĵojn kiel kopirajtoj kaj varmarkoj, sistemojn, monon kaj reputacion) por certi ke Interreto plu estos malfermita;
- stimuli modelojn, kiuj kreas ekonomian valoron por publika utilo; kaj
- antaŭenigi la principojn de la Manifesto de Mozilla en publikaj diskutoj kaj interne de la Interreta industrio.
Some Foundation activities—currently the creation, delivery and promotion of consumer products—are conducted primarily through Mozilla Foundation’s wholly owned subsidiary, the Mozilla Corporation.
Invito
Mozilla Foundation invites all others who support the principles of the Mozilla Manifesto to join with us, and to find new ways to make this vision of the internet a reality.